Vokaloj
Notoj: En la ĝenova lingvo la fonetikaj karakterizaĵoj de la vokaloj, (fermita aŭ malfermita sono kaj daŭro de la sono mem), preskaŭ ĉiam estas nepre gravaj ĉar ofte tiuj karakterizaĵoj konsentas kompreni la sencon de la vorto.Ekzemple:Zêna = Ĝenovo; Zenâ = Januaro; Pôso = Pojno; Pöso = Malfreŝa;
Sci = Jes; Scî = Skio, Skiado; Pê = Piedo; Pe = Por, Pro, (kaj aliaj prepozicioj)...
Sekve de tio, la almeto de supersigno, dierezo kaj kornoj estas necesa kaj tial la tabelo de la ĝenovaj vokaloj estas tiom longa kaj malsimpla. Tamen, skribante, oni povas preterlasi la akcentadon kiam ĝi ne estas nepra por la komprenado.
Notinde, estas ankaŭ multajn vortojn kun plurajn, tute malsimilaj signifoj:
Mâ = Malsano, Doloro; Malbono, Malbone; Maro.
Séunno = Dormo, Sonĝo.
Noto: la supersigno ^ sur vokalo, preskaŭ duobligas ĝian daŭron.
Por montri tion, kiam ni indikas la elparolon, ni duobligas la vokalon
La Vokaloj de la ĝenova dialekto laŭ la "Grafîa Ofiçiâ" | ||||
---|---|---|---|---|
Ĝenove | Esperante/notoj | ekzemplo | elparolo | signifo |
a | kiel Esperanta "a", sed pli precize: | |||
a | neakcentita "a" | |||
à | akcentita | abàsta | abasta | sufiĉe |
â | akcentita kaj longa | abasâ | abasaa | mallevi |
æ | malfermita, longa "e" en la grupoj "ænn", "æn",tamen, ĝi estas mallonga: | ægoa fænn-a | eegŭa fe[N]-a | akvo faruno |
e | kiel Esperanta "e", sed pli precize: | |||
e | neakcentita "e" | |||
è | akcentita kaj malfermita | èrba | erba | herbo |
é | akcentita kaj mallarĝa | éxito | èĵitu | rezulto |
ê | akcentita, mallarĝa kaj longa | êse | eese | esti |
eu | kiel franca "eu" aŭ germana "öe", tamen pli precize: | |||
êu | longa | |||
eu | longa (je la fino de vorto) | |||
éu | mallonga | |||
i | kiel Esperanta "i", sed pli precize: | |||
i | neakcentita "i" | |||
ì | akcentita | incìdde | inĉidde | enĉizi |
î | akcentita kaj longa | inserî | inserii | enmeti |
j | kiel esperanta i en vortoj kiel: (do kontraŭe al E.o ĝi ne estas ligita al apuda vokalo) | gjâ partjâ | ĝi-aa parti-aa | turni li ekiros |
o | kiel Esperanta "U", sed pli precize: | |||
o | neakcentita "u" | |||
ó | akcentita "u" | pónto | puntu | punkto |
ô | akcentita kaj longa "u" | dôçe | duuse | dolĉa |
tamen... | ||||
ò kaj ö | kiel Esperanta "o", sed pli precize: | |||
ò | mallonga | pòrto éorò eoròpêo | portu eŭro eŭropeu | haveno eŭro eŭropano |
ö | longa | cösa | koosa | aĵo |
u | kiel franca "u", [y], (sono inter i kaj u); kaj pli precize: | |||
u | neakcentita [y] tamen en la grupoj "qu", "òu", "ou", ĝi estas elparolata kiel esperanta "ŭ" | quànde | kŭande | kiam |
ù | akcentita [y] | cùrto | k[y]rtu | mallonga |
û | akcentita kaj longa [y] | mù | m[yy] | mulo |