Liguria lingvo

  • De Lingvo Al Dialekto

    Oni scias malmulte pri la antikvaj liguroj kaj preskaŭ nenion pri ilia lingvo; Ja ili ne kapablis skribi kaj do kion ni scias pri ili devenas nur de la rakontoj de la romianoj.

    Kion ni nomas Liguria Lingvo estas la lingvo rekte derivinta de la latina kiu formiĝis en Ligurio post la krizo de la Romia Imperio. De la lingvo de la antikvaj liguroj restas en la nuna liguria nur, (eble), la tipa liguria kadenco. Kelkaj vortoj kies deveno ne estas trovebla en iu ajn alia lingvo, oni suposas, povas ankaŭ esti restaĵo de la lingvo de la antikvaj liguroj.

    La plej malnovaj tekstoj en la liguria kiuj estis trovitaj estas el la jaro 1156. Ĝis la jaro 1814 ĝi estis "oficiala parola" lingvo de la ĝenova respubliko; poste ĝi restis kiel lingvo de la mararmeo de la sardinia reĝolando, (kies ĉefurbo estis la piedmonta urbo Torino).

    Jam de la XVIa jarcento komencis la influo de la toskana, (do, itala), sur la ĝenova. Tiu italiĝo de la liguria ankoraŭ daŭras, kaj nuntempe oni ja povas diri ke la liguria estas itala dialekto.



    - La "ĝenova" dialekto

    Kiam oni parolas pri "ĝenova dialekto" oni kutime celas la tutan ligurian dialekton. Tio ne estas surprize se oni konsideras la gravecon kiun la ĉefurbo ĉiam havis, (kaj ankoraŭ havas), en la vivo de la regiono, malgraŭ ĝi jam de longe ne plu estas "a Superba" kaj eĉ ne plu estas la tria urbo de la eksa "Industria Triangulo" de Italio.



    - Esperanto kaj liguria dialekto

    Esperantistoj estas multaj pli ol ni supozas; Sed ofte ili ne sufiĉe konigas sin. Ekzemple multaj el ni ne memoras pri Carlo Piero Pessino; Li estis majstro de la ĝenova lingvo kaj literaturo; krom en la ĝenova, li verkis en la itala kaj la franca. Li ankaŭ diplomiĝis instruisto de Esperanto en Romo.



    - La liguria(j) alfabeto(j)

    La ĝenova dialekto oni skribas multmaniere; Ne estas regulo certa por ĝia alfabeto; ĉiuj aŭtoroj ĉiam skribis laŭplaĉe, kio kompreneble estas iomete konfusige, kaj fakte sufiĉas rigardi la montrofenestroj de la liguriaj vendejoj en la periodo de la kutima "sbaràsso": oni legas ankaŭ "sbarassu", "sbarassö", "sbarasü", ktp.

    Ĉiukaze, ĉi tie ni uzos la tielnomata "Grafîa Ofiçiâ" (oficiala ortografio) kiu estis proponita de la "Académia Ligùstica do Brénno" (Bran-akademio de Ligurio), ĝenova kultur-asocio kiu reprenas la nomon de la aŭtoritata kaj antikva "Accademia della Crusca" la plej granda itala lingva akademio.

    Pere de la "Grafîa Ofiçiâ", la Akademio volas raciigi la ĝenovan lingvon, gardi ĝian tradician ortografion kaj samtempe unuformigi la konformecon inter fonemo kaj grafemo.