Konsonantoj

En tiu ĉi tabelo ni enlistigas tiujn konsonantojn de la ĝenova kiuj estas malsamaj de la esperantaj.
Neenlistigitaj konsonantoj havas en la ĝenova la saman sonon kiel ankaŭ en Esperanto.

La Konsonantoj de la ĝenova dialekto laŭ la "Grafia Ofiçiâ"
Ĝenove Esperante/notoj ekzemplo elparolo signifo
c k antaŭ konsonanto
k antaŭ a, o, u,
ĉ antaŭ e, i.
creddo
câdo
anciûa
kreddu
kaadu
anĉua
mi kredas
varmo
anĉovo
ch k chêto keetu falinta
h sensona litero - ĝi nur utilas por modifi la sono de C kaj G al malmola sono
ç s (oni utiligas ĝin nur antaŭ "e" kaj "i"
g g antaŭ a, o, u kaj konsonanto. ĝ antaŭ e, i.
gh g
gn kiel la hispana ñ
gl du sonoj: kiel en esperanto
aŭ kiel en la franca "LL"
glicerinn-a
sbagliâse
gliceri[N]-a
sbaljase
glicerino
erari
j en la ĝenova ĝi estas vokalo
n n (antaŭ vokalo)
[N] (nasa n aŭ lusitana n) en aliaj kazoj
nòstro
sapìn
nostru
sapi[N]'
nia
sarkpioĉo
nn- [N] (nasa n aŭ lusitana n) cadenn-a kade[N]a ĉeno
q k
s s (antaŭ vokalo);
antaŭ konsonanto povas esti "s" aŭ "z"
sc ŝ
scc ŝĉ scciâvo ŝĉaavu sklavo
x ĵ